2009/12/25

COMITIA

COMITIA oficiala retejo

2009/08/07

tanabata

Hodiaŭ estas la festo tanabata en norda Japanujo. Tio estas festo pri du stelaj ge-dioj, Vego (teksistino) kaj Altairo (bovisto). Nur hodiaŭa nokte dum unu jaro, la bovisto povas rekonti la teksistinon, ŝipvetrinte sur 7-a-taga luno trans galaksio kiel lakta rivero. En multaj gubernioj de Japanujo, oni festas tanabata en 7-a tago de 7-a monata. Sed en norda Japanujo, ĉefe urbo Sendai kaj Hokajdo, oni festas tion en 7-a tago de 8-a monato. La tago estas 7-a tago de 7-a monato en malnova kalendaro.
kĵr

2009/08/04

nova testamento

Hieraŭ mi aĉetis novan testamenton, skribitan de japana lingvo. Ĝi estas katolika biblio. Mi estas ne kristano nek katoliko, kial unu japaneska pagano aĉetis la sanktan biblion?
Mi spektis unu japanan filmon, Ainomukidaŝi, (nekovrita amo). Patro de la heroo, sekreta fotografisto, estas pastro kaj la heroo mem estas kristano. La heroo sekrete fotis kalsonoj de inoj por kenfesi al lia patro kaj serĉi lian Maria. La filmo estas filmo pri japana kristismo kaj nova religio. En la filmo, knabino Ozaŭa Jouko konvertita de Zero eklezio recitis la 13-a ĉapitron de 1-a epistolo al la korintanoj


Se mi parolus la lingvojn de homoj kaj anĝeloj, sed ne havus amon, mi fariĝus sonanta kupro aŭ tintanta cimbalo. Kaj se mi posedus la profetpovon, kaj komprenus ĉiujn misterojn kaj ĉian scion; kaj se mi havus ĉian fidon, tiel ke mi povus formovi montojn, sed ne havus amon, mi estus nenio. Kaj se mi disdonus mian tutan havon por nutri la malsatulojn, kaj se mi lasus mian korpon por forbrulo, sed ne havus amon, per tio mi neniom profitus. Amo longe suferas, kaj bonfaras; amo ne envias; amo ne fanfaronas, ne ŝveligas sin, ne kondutas maldece, ne celas por si mem, ne koleriĝas, ne pripensas malbonon, ne ĝojas pri maljusteco, sed kunĝojas kun vereco; ĉion toleras, ĉion kredas, ĉion esperas, ĉion eltenas. Amo neniam pereas; sed, ĉu estas profetadoj, ili neniiĝos; ĉu lingvoj, ili ĉesiĝos; ĉu estas scio, ĝi neniiĝos. Ĉar ni scias laŭparte, kaj ni profetadas laŭparte; sed kiam venos perfektaĵo, tiam neniiĝos tio, kio estas laŭparta. Kiam mi estis infano, kiel infano mi parolis, kiel infano. mi sentis, kiel infano mi pensis; nun fariĝinte plenaĝulo, mi jam forigis la infanaĵojn. Ĉar nun ni vidas per spegulo, malhele; sed tiam okulon ĉe okulo; nun mi konas laŭparte; sed tiam mi konos tiel same, kiel ankaŭ mi estas konita. Restas do nun fido, espero, amo, tiuj tri; kaj la plej granda el ili estas amo.


Bonege. Mi volis legi la ĉapitron kaj aliajn vortojn de Kristo kaj apostoloj.
kĵr

2009/04/04

mi laboras bone

Mi laboras bone. Labori ĉe prepara-lernejo estas ĝue por mi, ĉar mi povas interparoli kun geknabinoj, precipe knabinoj. Multaj homoj pensas, ke multaj belulinoj vivas en urbo sapporo. Mi tiel pensas. Oni diras, ke japanaj belulinoj vivas norde de Japanujo.

Nova fiskjaro en japanujo komencas en 1-a tago de aprilo. Ankaŭ lernojaro en japanujo komencas 1-a tago de aprilo. En la tago, 15 da novaj gelernantoj aniĝis mian prepara-lernejon. Ĉiuj aĝas 15 jarojn. Ili jam ne estas knaboj, sed ankoraŭ ne iĝas adoltoj. Ili estas neotenio.
kĵr

2009/03/21

edukado de 21-a jarcento

Ĉu vi povas imagi ke instruisto en Tokio instruas matematikon al gelernantoj en Pariso? Ĉe mia prepara-lernejo en Sapporo, gelernantoj DVD-e lernas matematikon, la anglan kaj kemion, kiujn instruistoj en Tokio instruis. Hokajdo estas la plej norda gubernio en Japanujo kaj havas malmultajn bonajn instruistojn. Sed ankaŭ lernantoj en Hokajdo povas lerni bonkvalitajn lernadojn per DVD-oj.


kĵr

2009/03/02

kunveno

Tagmeze de ĉiulundo instruistoj de 7 prepa-lernejoj kunvenis ĉe domego de ĉefsidejo apud stacio sapporo. S-ro Kaŭaŝima, unu instruisto de prepara lernejo Sud-20, ial malamas min. Kiam mi laboris ĉe Sud-20, li koleris kontraŭ mi. Mi ne volas rekonti lin, sed mi devas iri al ĉefsidejo.

Sed mi estas feliĉa ĉar mi laboras ĉe prepara-lernejo Kotoni, okcidente de sapporo. Mi malamas lundon. Malserena lundo venis.
kĵr

2009/03/01

angla lngvo

Mi nun laboras kun unu milda maljunulo ĉe prepara-lernejo okcidente de urbo sapporo. Tie mi igas gelernantojn spekti DVD-ajn lernadojn. La maljunulo estis matematika instruisto ĝis antaŭ 5 jaroj. Li ĉefe instruas matematikon al gelernantoj ĉe la prepara-lernajo. Li pensas ke DVD-a lernado estas nesufiĉa. Ankaŭ mi jesas lian penson. Kompreneble mi ne povas instrui matematikon kaj mi instruas anglan lingvon al gelernantoj, kvankam mi estas esperantisto. Ne. Ĉar mi estas esperantisto, mi povas insturi anglan lingvon.

kĵr

2009/02/09

malsukcesis

Mi malsukcesis je laboro. Kaj mia superulo koleris kontraŭ mi. Do mi volas ne labori pli. Kio faris mi? Mi ne povis memori tion, kion mi devas memori ĝis hodiaŭ. Tio estas metodo, kiu mi interparolas kun gastoj. Ho, mi forgesu tion.
kĵr

2009/02/08

filmo kaj manĝaĵo

Hieraŭ, en 7-a tago mi spektis filmon pri hispanamerika revoluciisto Che Guevara. Pro spekti la filmon, mi pensiĝis ke ankaŭ mi povas militi por popolo, simile kiel Che.
Poste mi vespermanĝis phố gà (rizaj nudeloj kun kokaĵo) kaj gỏi cuốn (pakita salato) ĉe manĝejo de vjetnama kuiraĵo. Bongusta, kaj mi volas vojaĝi al urbo Hồ Chí Minh.
Ĝis 11-a tago neĝo-festo okazas en urbo Sapporo. Sed mi ne partoprenos al tio. Ĉar mi ne estas festeca homo kaj ĉiujare multaj homoj, kiuj partoprenis al la festo, malvarmumiĝis pro la festo.


kĵr

2009/01/23

aŭtomata pordo en stacio

Stacio Ōdōri en urbo sapporo estas subtera stacio, kiu ligas linion Nam-boku (sudo-bordo) kun linio To-zai (oriento-okcidento). La stacio estas tie, kie multaj sapporanoj vetruas. La stacio havas aŭtomatajn pordojn en kajo de linio Tozai. La pordoj malfermiĝas, nur kiam trajno haltas.

la pordo fermas.


post ke trajno venas...


la pordo malfermiĝas
kĵr