2009/01/18

rakontaro

Mi malfermis novan retejon "rakontaro". "Rakontaro" estas vikio, sed nur mi povas redakti tion. Ĉar kolekti rakontojn en "rakontaro" estas mia privata hobio. Mi kolektos rakontojn en tutamondo, mallongigos ilin kaj esperantigos ilin. Kial mi mallongigas rakontojn? Ĉar mi ĝuas nur skeleton kaj organojn de rakonto. Kial mi esperantigos ilin? Ĉar mi pensas ke rakonto orgine apartenas al nenu kaj neniu nacio.

Arkivo "rakontaro" estas monda biblioteko, ke oni sendas rakontojn de ĝi al tuta mondo. Mi verkos la arkivon, tio similas ke mi rekonstruas mondan bibliotekon.
kĵr

2009/01/15

eklaboru!

De hieraŭ mi eklaboris en civila eduko-kompanio, kiu havas branĉojn ĉe ĉefaj urboj en tuta Hokajdo. Mi apartenas al prepara lernejo, kiu donas kursojn al supera-mezlernantoj per arta satelito kaj DVD-oj.
kĵr

2009/01/12

kikonai

Urbo Kikonai situas inter Hakodate kaj Esaŝi. La urbo estas enirejo de Hokajdo kontraŭ ĉefinsulode Japanujo. Meze de ĉiu-januaro kvar viroj en la urbo lavas statuojn de dioj. Oni nomas tion festo "kanĉu-misogi" (purigo en malvarmo), kiun jaŝiro Samegaŭa festas

trijo antaŭ maro

festo "kanĉu-misogi" okazas ĉi-tie


afiŝo de la festo

stacio Kikonai


manĝejo antaŭ stacio Kikonai, "Kjūkō"
frititaj nudeloj de "Kjūkō", bongustaj

kĵr

esaŝi

En 11-a tago mi ekvojaĝis de stacio Gorjōkaku al stacio Esaŝi. Gorjōkaku estas okcidenteska kaj stelforma kastelo ke TAKEDA Ajasaburo kontruis. Esaŝi estas eta urbo. Tio havas fiŝohavenon. Mi faris nenion krom foti.

stacio Esaŝi estas senhoma stacio


sur maro de Esaŝi forte ventas


domoj


jaŝiro de ok drakonoj estas granda

kĵr

hakodate

Mi trajn-vetruis de otaru al urbo Hakodate. Hakodate estas tria urbo en Hokajdo. En jaro 1869 ENOMOTO Takeaki kaj samurajoj de ŝoguna registaro kontruis respublikon ĉi tie kaj batalis kontraŭ nova japana registaro.
Ĉirkaŭ stacio hakodate troviĝas vaka placo. Tie estis kvartalo por ke ĉiesulinoj komercis. Ankaŭ restas domoj de ĉiesulinoj.


tenejo en hakodate


drinkejoj de ĉiesulinoj


tio estas tie kie oni seksumas kun ĉiesulinoj


tramo en urbo hakodate


ino en trajno al hakodate

En 10-a nokto mi tranoktis ĉe retumejo en urbo Hakodate.
kĵr

otaru

Tago ke mi vojaĝas ien per trajno estas pli longa ol tago ke mi atentas nokten ĉe mia ĉambro. Do mi ekvojaĝas. En 10-a tago mi vizitis urbon Otaru najbare de sapporo. Urbo Otaru havas havenon por komerci kun saĥaleo kaj havenoj en Rusujo.
tenejoj en otaru


eks-banko Micui-sumitomo kaj rikiŝo


portomanĝaĵo en trajno, suŝio. fumaĵita skombro sur rizo. Manĝante tion, mi vetruis suden.
kĵr

2009/01/10

kadavra princino

Kadavra princino ( 屍姫, ŝikabane-hime) estas titolo de japana animeo kaj de japana mangao. Mortiginta lernantino Makina iĝis vivanta kaj sorĉita kadavro (zombio) pro kontrakto kun budhana pastro. Kaj laŭ ordono de budhisma templo, ŝi batalas kontraŭ la aliaj vivintaj kadavroj, kiuj forte bedaŭras vivon, kaj ŝi mortigas ilin. Ĉu mortigi kadavron aŭ mortigi mortinton estas eble? Kion signifas tio? Kaj la animeo kaj la mangao pensigas legantojn pri "kio estas morto por homo?"
En japana animeo kaj mangao, du tipoj pri batalantaj knabinoj aperas. Unua tipo estas ne-perfortita knabino. Ŝi estas ĉarma. Dua tipo estas perfortita knabino. Ekzemplo de dua tipo estas Ajanami Rei, kaj ŝi estas ne ĉarma sed bela. Mortinta knabino, Makina batalas, ne por iri al paradizo, sed por momentete senti varmecon de vivo. Makina estas bela batalantino.


kĵr

2009/01/08

ĉina litero estas interesa

Ĉina litero estas orient-azia ideogramo. Orientazianoj uzis ĉinajn literojn. Sed nun nur japanoj, tajvananoj kaj ĉinoj uzas la literojn. Sed ĉinaj literoj, kiujn japanoj uzas, malsamas al la aliaj kaj ĉinaj literoj, kiujn ĉinoj uzas, malsamas al la aliaj.
Ekzemple, japanoj uzis 国 por montri landon kaj prononcas ĝin kiel "koku" aŭ "kuni". Sono "kuni" estas japaneska prononco kaj sono "koku" originas el la malnova ĉina lingvo. Ĉinoj uzis 国 por montri landon sed ili prononcas ĝin kiel "guo". Kaj tajvananoj uzis 國 por montri landon kaj prononcas ĝin kiel "kok".
Ĉina litero, kiu signifas landon, origine estas 國. Formo de la litero montras armilon en kvadrata muro. "或" montras armilon kaj "口" montras muron. Sed ĉinujo kaj japanujo reformis la literon al 国 post dua mondmilito laŭ aliaj reformaj sistemoj. Sed tajvano ne reformis la literon. Kaj troviĝas ankoraŭ unu ĉina litero, kiu montras landon. Ĝi estas 圀 kaj unu-nura imperiestrino en ĉinujo faris la literon. Oni preskaŭ ne uzis ĝin krom nomo de homo.
Japanoj prononcis 国 aŭ 國 kiel "koku" laŭ malnova ĉina prononco. Nun ĉinoj prononcas ĝin "guo". Aliaj azianoj uzis la ĉinan literon sed nun ne uzas. Koreoj skribis 국 anstataŭ 國 kaj prononcas ĝin kiel "guk". Vjetnamoj skribis quốc anstataŭ kaj prononcas ĝin kiel "kuo".

japano, 国, koku
tajvanano, 國, kok
ĉino, 国, guo
honkongano, 國, gŭok
ŝanhajano, 国, gok
vjetnamo, quốc, kuok
koreo, 국, guk
Krome 語 estas ĉina litero, kiu montras lingvon.
japano, 語, go
tajvanano, 語, gi
ĉino, 语, ju
honkongano, 語, ju
ŝanhajano, 语, nju
vjetnamo, ngữ, gu
koreo, 어, eo
En japanujo, 国語(koku-go) signifas nacilingvo. En tajvano, 國語 (kok-gi) signifas nacilingvo. En koreujo, 국어 (gugeo) signifas nacilingvo. En vjetnamo, quốc ngữ (kuok-gu) signifas nacilingvo. Ĉiuj orientazianoj estas fratoj ligantaj per ĉinaj literoj, civilizaciaj iloj. Sed kulturoj de respektivaj landoj ŝanĝis respektivajn lingvojn.
kĵr

2009/01/07

mapo de hokajdo



kĵr

fukagaŭa kaj rumoi

Sur fervojo de Ŭakkanai al urbo Sapporo mi vizitis ne nur urbon Asahikaŭa, sed ankaŭ du urbon, urbon Fukugaŭa kaj urbon Rumoi. En urbo Fukagaŭa, hazarde okazis parado de fajrobrigado.


parado de fajrobrigado en urbo Fukagaŭa
kruciĝejo antaŭ stacio Fukagaŭa

ĉe atendejo en stacio Fukagaŭa

Vertuado de stacio Fukagaŭa al stacio Rumoi bezonas unu horon.

fera ponto por trajno en urbo Rumoi


ŝtona tenejo en haveno Rumoi


mi manĝis rizon kun salmofrajo ĉe manĝejo en urbo Rumoi. Japanoj nomas salmofrajon ikura. La japana vorto originas el ikra (икра) en la rusa lingvo.
kĵr