2009/03/02

kunveno

Tagmeze de ĉiulundo instruistoj de 7 prepa-lernejoj kunvenis ĉe domego de ĉefsidejo apud stacio sapporo. S-ro Kaŭaŝima, unu instruisto de prepara lernejo Sud-20, ial malamas min. Kiam mi laboris ĉe Sud-20, li koleris kontraŭ mi. Mi ne volas rekonti lin, sed mi devas iri al ĉefsidejo.

Sed mi estas feliĉa ĉar mi laboras ĉe prepara-lernejo Kotoni, okcidente de sapporo. Mi malamas lundon. Malserena lundo venis.
kĵr

2 件のコメント:

匿名 さんのコメント...

Kio estas "prepara-lernejo"?
Por kio oni preparas kiun?

Barkituro さんのコメント...

Ĉe "prepara-lernejo" oni preparas eniri universitaton. Tie gelernantoj lernas kelkajn lernobjektojn por sukeci en ekzameno por akcepto de univ.