2009/08/04

nova testamento

Hieraŭ mi aĉetis novan testamenton, skribitan de japana lingvo. Ĝi estas katolika biblio. Mi estas ne kristano nek katoliko, kial unu japaneska pagano aĉetis la sanktan biblion?
Mi spektis unu japanan filmon, Ainomukidaŝi, (nekovrita amo). Patro de la heroo, sekreta fotografisto, estas pastro kaj la heroo mem estas kristano. La heroo sekrete fotis kalsonoj de inoj por kenfesi al lia patro kaj serĉi lian Maria. La filmo estas filmo pri japana kristismo kaj nova religio. En la filmo, knabino Ozaŭa Jouko konvertita de Zero eklezio recitis la 13-a ĉapitron de 1-a epistolo al la korintanoj


Se mi parolus la lingvojn de homoj kaj anĝeloj, sed ne havus amon, mi fariĝus sonanta kupro aŭ tintanta cimbalo. Kaj se mi posedus la profetpovon, kaj komprenus ĉiujn misterojn kaj ĉian scion; kaj se mi havus ĉian fidon, tiel ke mi povus formovi montojn, sed ne havus amon, mi estus nenio. Kaj se mi disdonus mian tutan havon por nutri la malsatulojn, kaj se mi lasus mian korpon por forbrulo, sed ne havus amon, per tio mi neniom profitus. Amo longe suferas, kaj bonfaras; amo ne envias; amo ne fanfaronas, ne ŝveligas sin, ne kondutas maldece, ne celas por si mem, ne koleriĝas, ne pripensas malbonon, ne ĝojas pri maljusteco, sed kunĝojas kun vereco; ĉion toleras, ĉion kredas, ĉion esperas, ĉion eltenas. Amo neniam pereas; sed, ĉu estas profetadoj, ili neniiĝos; ĉu lingvoj, ili ĉesiĝos; ĉu estas scio, ĝi neniiĝos. Ĉar ni scias laŭparte, kaj ni profetadas laŭparte; sed kiam venos perfektaĵo, tiam neniiĝos tio, kio estas laŭparta. Kiam mi estis infano, kiel infano mi parolis, kiel infano. mi sentis, kiel infano mi pensis; nun fariĝinte plenaĝulo, mi jam forigis la infanaĵojn. Ĉar nun ni vidas per spegulo, malhele; sed tiam okulon ĉe okulo; nun mi konas laŭparte; sed tiam mi konos tiel same, kiel ankaŭ mi estas konita. Restas do nun fido, espero, amo, tiuj tri; kaj la plej granda el ili estas amo.


Bonege. Mi volis legi la ĉapitron kaj aliajn vortojn de Kristo kaj apostoloj.
kĵr

0 件のコメント: