2008/11/21

balono ruĝa kaj kolharoj blaka

Antaŭ laboro, ĉe la kinejo theater kino mi spektis du malnovajn filmojn, "balono ruĝa" kaj "kolharoj blaka", francajn filmojn. La du filmoj temas pri forkuro de malpura mondo.

Du knaboj en du filmoj, ambaŭ havas superaĵojn. Falko (Folco) en filmo "kolharoj blanka" povas amikiĝi kun fiera sovaĝa ĉevalo. Kaj Paskalo (Pascal) en filmo "balono ruĝa" povas amikiĝi kun mirinda ruĝa balono, kiu povas libere flugi. Pro iliaj superaĵoj kaj iliaj amikoj, aliaj ĵaluzas kontraŭ la knaboj. Kial ili havas la povojn? Ĉar ili estas puraj. Kial aliaj ne havas la povojn? Ĉar aliaj ne estas pura kaj povas havi ĵaluzecon. Pro ĵaluzeco de homoj, ambaŭ forkuris. Falko kun ĉevalo "kolharoj blaka" vojaĝis al lando ke ĉevalo kaj homo amike vivas. Perdinte amikon "balono ruĝa" pro knabaĉoj, Paskalo flugis ien per multaj balonoj. Tio estas forkuro de malpura mondo.

Ili estas puraj knaboj. Pro ilia pureco, ili ne poviĝis toleri malpurecon en homaro. Ili povis forkuri, sed kien mi povas forkuri? Nenien. Mi devas vivi en malpureco en homaro kaj daŭras toleri, kiel homoj en verkoj de Ĉeĥov.

kĵr

0 件のコメント: