Hodiaŭ en Japanujo, filmo "Ruĝa klifo" (Red Cliff, 赤壁) publikiĝis. Rakonto de la filmo originalas de ĉina historiaĉa libro "Tri reĝlandoj". Granda reĝlando Ŭei (魏) suden ekspedis 800,000 soldatojn kaj 2,000 militŝipojn por unuigi Ĉinujon. Kaj ĉe ruĝa klifo, alianca armeo, Ŭu (吳) kaj Ŝu (蜀), batalos kontraŭ Ŭei per nur 50,000 soldatoj. Mi iris al kinejo, unufoje en Sapporo. La kinejo "Sapporo Cinema Frontier", kiu situas apud stacio Sapporo, havas multajn homojn. Ĉar tri kinoj publikiĝis hodiaŭ kaj en 1-a tago de ĉiumonato bileto kostas nur 1000 enojn (aliatage 1800 enojn). Kaj mi ne povis spekti de 15-a horo, sed povas spekti de 18-a horo. Mi ĝuos la filmon. Ĝis!
kĵr
0 件のコメント:
コメントを投稿