2008/11/06

la mondo estas bela

Mi pensas ke la mondo estas bela. Arbaro, montaro, rivero, aero, herbo, fiŝo, insekto kaj besto, ĉiuj kiuj vivas en la mondo estas belaj. Mi vojaĝis en tuta Japanujo kaj vidis multajn belaĵojn en ĉi-tiu insularo. Mi pensis ke eĉ pluvo estas bela. Sed nur io estas malbela, ni.

Ne, vi estas bela kaj li estas bela kaj ŝi estas bela. Sed ni estas malbelaj. Homo estas bela sed homaro estas malbela. Kial? Kial interkompreno estas malmulta en ni?

Se homo povus konsideri aliajn homojn tiel multe kiel sin mem, ni iĝus belaj.
kĵr

0 件のコメント: