2008/11/16

mia plejbona amiko

Hieraŭ mi spektis filmon "mia plejbona malamiko" (mon meilleur ennemie) kaj hodiaŭ komedio-filmon "mia plejbona amiko" (mon meilleur ami) ĉe la kinejo theater kino. Mi ŝatas aktoron Daniel Auteuil kaj multe spektas filmon kies rolon li ludas. La filmo diras ke amiko ne staras malproksime, sed ridetante sidas proksime. En la filmo Bruno Bouley citis frazojn el "la eta princo"


Mi estas por vi nur vulpo simila al cent mil vulpoj. Sed, se vi malsovaĝigos min, ni bezonos nin reciproke. Vi estos por mi unika en la mondo. Mi estos por vi unika en la mondo. (la eta princo XXI)
kĵr

0 件のコメント: