2008/11/23

neotenio japana

Mi vetruis al muzeo en arta arbaro de sapporo por viziti la ekspozicion "neotenio japana" (neoteny japan). Vorto "neotenio" signifas konservado de infanaj trajtoj en seksmatura formo. Kaj neotenia vivaĵo havas altan plastecon kontraŭ medio kaj fortan eboluipovon. La zoologia termino metaforas pri fleksebleco de nunaj japanaj belartistoj. En la ekspozicio ekspoziciiĝas 70 verkoj el ĉirkaŭ 1000 verkoj, kiujn fama kolektisto pri modernaj japanaj belartoj TAKAHAŜI Rjutaro kolektis.

Mi plejbone ŝatas verkon de KONOIKE Tomoko. Ŝia ekspozicia ĉambro estas malluma kaj lumilo lumigis parton de ŝia bildo. Sonas en ĉambro kaj projekciilo sur la plafono projekciis krajonan movbildon. Kaj vitrerara lupo kun ses gamboj lumas. Mi pensis ke mi staras sur alia glacia planedo ol la terglobo.
kĵr

2 件のコメント:

匿名 さんのコメント...

Interesa! Mi ne sciis signifon de neotenio kaj gxia apliko por japana beletro. Dankon por interesa blogo.

Barkituro さんのコメント...

>s-ro Beĉjo
Dankon por via komento.