2008/11/08

pri libro kiun mi nun legas

Mi devas fari nenion hodiaŭ. Kaj mi vetruis al stacio Sapporo per subtera-fervojo kaj nenial iris al kelkaj librejoj. Ĉefaj librejoj en Sapporo estas Kinokuni, Asahija, Sanseido kaj Koeido. Lastatempe mi legas ĉiujn mangaojn de FUKUMICU Ŝigejuki (福満しげゆき) kaj unu libron pri Simon Bolivar, titolo de la libro estas "la generalo en sia labirinto" , bone. La libro ne priskribas ke generalo Simon Bolivar estas brilanta heroo kiu liberigis sudamerikan landojn de hispanaj vicreĝoj kaj fondis Grandan Kolombion. La generalo en la libro estas malfortiĝa maljunulo, unu malforta homo kiu fidas neniun. Leginte la libron mi voliĝis unigi landojn en sudameriko kiel la liberiganto. Por tio, unue mi devas liberigi mian vivon.

kĵr

0 件のコメント: