2008/12/05

hikikomorio

En japanujo, multaj hikikomoriuloj loĝas. Ili estas ordinare gejunuloj, ili ne laboras, ili ne iras al lernejo, ili ne iras ekstren kaj ili ne renkonti neniun eĉ gepatrojn. Ili timas homojn kaj socion, ĉar ili malsukcesis rilati al homoj kaj neniu helpis ilin. Pro tio, ili socia-retiriĝis en siajn ĉambrojn. Kaj oni nomas la fenomenon "hikikomorio". En siaj ĉambroj, ili spektas animeojn, ludas televid-ludilon, retumas sen celo kaj blogas por iu en retejo, en la tuta tago. Hikikomoriulo estas ne tio kio oni iĝos, sed tio kio oni iĝis.

Mi ne volas iĝi hikikomoriulo. Sed, kion mi hieraŭ faris? Ĉar mi ne havas televidilon, mi ne spektis animeon. Sed mi ludis komptilo-ludilon, retumis sen celo kaj blogis por iu en retejo, en la tuta tago. Aldone mi ne iris eksteren kaj renkonti neniun. Hodiaŭ pluvas. Verŝajne mi ne iras ekstren ankaŭ hodiaŭ. Kaj mi timas eksteron. Pluvas kaj pluvas kaj pluvas kaj pluvas senĉese, senfine, senhalte.

kĵr

2 件のコメント:

匿名 さんのコメント...

Mi scivolegas kiu subtenas ilian vivon?
Se ne laboras, ne gajnas monon, do kiu pagas por ilia vovteno?

Barkituro さんのコメント...

Ordinare ilia gepatroj paga por ili. Sed multaj hikikomoriuloj (hikkie) ne volas renkonti eĉ/precipe siajn gepatrojn. La gepatroj tamen subtenas ilin, ĉar la gepatroj pensas ke si respondecas al ili. Multo el hikkie estas psikozuloj kaj havas "developmental disability" (kreskado-malfacilo)