2008/12/26

neĝblovado en urbo sapporo

Hodiaŭ vento forte blovis kun neĝo en urbo sapporo kaj okcidenta hokajdo. Sed mi kuraĝis iri al stacio sapporo kaj apud tio mi aĉetis diskon de komputiloludilo. Tiel frosta kaj malvarmega kiel eĉ elektro frostiĝas. Pro tio, mi devis varmigi pilojn por ke mi uzas la ciferecan fotilon. En frosta vetero, ni ne povas uzi alkalajn pilojn. Mi volas pilojn de nikel-metala hidroido, ĉar tio povas elektrizi ion en eĉ frosta vetero.


biciklo en neĝo, antaŭ mia hejmdomo


lernantino en neĝblovado. ŝiaj gamboj estas duon-kaŝaj.


kruciĝejo apud stacio sapporo. forta neĝblovado sufokis min.


neĝo kovras trafiksignalojn. neniu povas vidi ilin.


neĝa muro. bela

kĵr

0 件のコメント: