2009/01/10

kadavra princino

Kadavra princino ( 屍姫, ŝikabane-hime) estas titolo de japana animeo kaj de japana mangao. Mortiginta lernantino Makina iĝis vivanta kaj sorĉita kadavro (zombio) pro kontrakto kun budhana pastro. Kaj laŭ ordono de budhisma templo, ŝi batalas kontraŭ la aliaj vivintaj kadavroj, kiuj forte bedaŭras vivon, kaj ŝi mortigas ilin. Ĉu mortigi kadavron aŭ mortigi mortinton estas eble? Kion signifas tio? Kaj la animeo kaj la mangao pensigas legantojn pri "kio estas morto por homo?"
En japana animeo kaj mangao, du tipoj pri batalantaj knabinoj aperas. Unua tipo estas ne-perfortita knabino. Ŝi estas ĉarma. Dua tipo estas perfortita knabino. Ekzemplo de dua tipo estas Ajanami Rei, kaj ŝi estas ne ĉarma sed bela. Mortinta knabino, Makina batalas, ne por iri al paradizo, sed por momentete senti varmecon de vivo. Makina estas bela batalantino.


kĵr

0 件のコメント: