2008/10/10

en Hokajdon

Hokajdo, aû Hokkajdo aû Hokkaido, estas norda kaj granda insulo en Japanujo. Mi vetruis per trajno de Kagoŝima al Sapporo, ĉefurbo de Hokajdo. Mi ekiris de la stacio Kagoŝima-ĉuo tagmeze en 7-a tago de 10-a monato. Kaj mi atingis la stacion Sapporo je 16-a horo en 10-a tago de 10-a monato. Mi tre laciĝis pro longa trajno-vojaĝo. Sed mi pli norden vojaĝos.

Mi forkuris de laborejo, azilo por intelektaj perturbuloj, en 16-a tago de 9-a monato. Nun mi vagas en tuta Japanujo. En ĉi-tiu vagado, mi jam vizitis kelkajn urbojn, Hamamacu, Kjoto, Kameoka, Sasajama, Yonago, Macue, Unnan, Ota, Hamada, Masuda, Cuŭano, Fukuoka, Kagoŝima, Amami, Setouĉi, Naha, Ginoŭan, Ŝimonoseki, Fukui, Akita, Hakodate kaj Sapporo. Tage mi piediras kun peza dorsosako kaj nokte mi dormas en seka dormasako. Kaj piedirante, mi ĉiam verkas novajn rakontojn. Mi volas iĝi verkisto. Eble mi volas iĝi verkisto en Hokajdo. Fine de la 19-a jarcento, multaj pioniroj transloĝiĝis en Hokajdon de Japanujo. Hokajdo estas lando por defii. Do mi defios literaturon en Hokajdo.

kĵr

0 件のコメント: