Unue areo de Hokajdo estas ĉirkaŭ 83,000 km2 (inkluzive de nordaj insuloj; Itrupo, Kunaŝiro, Ŝikotan-insulo, Habomai-insuloj), pli grande ol areo de Aŭstrujo. Due loĝantaro de Hokajdo estas ĉirkaŭ 5,600,000 da loĝantoj, pli multe ol loĝantaro de Danujo. Trie Malneta enlanda produkto (MEP) de Hokajdo estas ĉirkaŭ 200,000,000,000 dolaroj, pli multe ol MEP de Malajzio. Fine terkultivado, bestobredado kaj fiŝado de Hokajdo povas doni sufiĉan manĝaĵon al duobla loĝantaro de Hokajdo. Pro tio mi pensas ke Hokajdo povas sendependiĝi de Japanujo. Sed bedaŭrinde sendependa ŝtato Hokajdo ne povas defendi sian landon, ĉar la nova ŝtato ne havas sufiĉan armeon por defendi sian. Se Hokajdo sendependiĝos, tuj japana armeo aŭ rusa armeo okupos ĉefurbon Sapporo.
kĵr
0 件のコメント:
コメントを投稿