2008/10/14

urbo Asahikaŭa

Hodiaŭa matne mi ekiris de urbo Obihiro per trajno, kaj tagmeze mi eniris urbon Asahikaŭa. Asahikaŭa situas ĉe geografia centro de insulo Hokajdo. Tie estas la plej norda kaj fama zoo, kaj nomo de la zoo estas zoo Asahijama. Por viziti la zoon, mi trajn-vetruis de stacio Asahikaŭa al stacio kita-hinode. De stacio kita-hinode mi piediris al ĉefa portego de la zoo kaj eniris zoon tie. Mi ne ŝatas animalojn tre multe. Kaj mi malamas inojn, kiuj krias "ĉarma!" aŭ "mi volas tuŝi!" ktp fingro-montrante animalojn. Multaj tiaj inoj kriis antaŭ animaloj en la zoo. Fi! Pro ili, mi estis malagrabla. Mi pensas, ke nur viro kiu ne konas amon povas viziti zoon.

kĵr

0 件のコメント: