2008/12/27

konnjakua ĵeleo


Kon'njakuo estas kuirita amorfofalo, amorfofalaĵo. Amorfofalo originas el indonezio. Sed japanoj manĝas tion dum pli 1000 jaroj, kiel medikamenton aŭ manĝaĵon. Konnjakuo estas tipa japana kuiraĵo.

Tio en la foto estas konnjakua ĵeleo. Tio estas ne nur dolĉaĵo, sed ankaŭ danĝera manĝaĵo. Tio sufoke mortigis 22 homojn, 12 infanetojn kaj 9 maljunulojn kaj unu inon, de jaro 1995 ĝis 2008. Ĉar ili volis gluti tiojn kaj ili ne povis gluti. Kelkaj el ili frostis tion. Pro tio, konnakuaj ĵeleoj sufoke-mortigis la 22 homojn. Konnjakua ĵeleo estas pli malmoma ol gelatena ĵeleo. Japana registaro malpermesis vendi konnjakuan ĵeleon oktobre. Kaj decembre oni poviĝis re-vendi konnjakuan ĵeleon. Mi aĉetis konnakuan ĵeleon multe, ĉar mi tre ŝatas tion.

6 件のコメント:

Viktoro さんのコメント...

Estas tre interese ekscii pri antaŭe tute nekonataj manĝaĵoj. Japanio entute ege malsimilas al aliaj landoj kaj en miaj okuloj estas tre mirinda. Enkluzive ankaŭ manĝaĵojn. Antaŭ jam delonge mi sciis pri suŝi-oj, sed nur antaŭ 2 jaroj mi unuafoje ekprovis ilin. La unua fojo ne estis sukcesa, kaj la suŝioj al mi tute ne plaĉis. Antaŭ 2 semajnoj mi denove manĝis ilin kaj mi restis kontenta kaj feliĉa. Eble, ĉi-foje suŝi-oj ŝajnis al mi tiom bongustaj, ĉar la fiŝo estis kuirita, sed ne freŝa. Mi ne certas, ĉu kuirita fiŝo en suŝi-oj korespondas al japanaj kuiradotradicioj, sed la gusto estis bonega! Verdire, mi tute ne scipovas uzi manĝbastetojn, sed tio ne gravas, se oni ne troviĝas en Japanio:)

Barkituro さんのコメント...

dankon por via komento.
Onidire ĉiuj suŝioj estas kuiritaj.
*http://bonulo.wordpress.com/2008/11/16/ni-neniam-mangas-krudan-fison/
Mi tute ne scias kia estas latva kuiraĵo. Ĉu tio similas al rusa kuiraĵo?

Viktoro さんのコメント...

Saluton! Fakte, ne estas granda diverseco inter rusa kaj latva kuiradotradicioj. Estas nur kelkaj tre specialaj kuiraĵoj, tipaj nur por latva kuiradotradicio. Vi verŝajne scias, ke pano ĉefe estas bakata el pasto de tritiko. Se oni uzas tritikon por baki panon, do la pano iĝas blanka, kaj tio estas tute kutima afero. Sed latvoj (ankaŭ rusoj) tre ŝatas pano de sekalo. Tia pano, kies pasto estas farita el sekala faruno, post kuirado iĝas bruna. Ruslingvanoj en Latio eĉ nomas ĝin “la nigra pano”. Do, el tiu ĉi pano latvoj jam ekde longe kuiras ilian faman dolĉaĵon - “panan supon”. La supo povas esti pli likva aŭ pli densa, laŭ diverseco de gustoj. Oni kutime aldonas tien sekajn fruktojn (pomojn, persikojn, abrikotojn, vinberojn, prunojn). La supo devas esti servata malvarma en malgrandaj vitraj dolĉaĵujoj kun kirlita kremo supere. Pro sia ne tre agrabla aspekto la dolĉaĵo ne estas tre ŝatata de alinacianoj. Sed por mi, spit’ al mia ruseco, ĝi estas unu el la plej ŝatataj ĝuaĵoj.
Vi tre mirigis min pro via komento pri fiŝo!

Barkituro さんのコメント...

re-saluton!
via komento pri nigra pano de sekala estas interesa kaj ŝajnas bongusta.
pana supo estas "maizes zupa", ĉu ne? tio aspektas tiel dolĉa kiel mi voliĝis manĝi.

Viktoro さんのコメント...

Jes, vi tute pravas pri t.n. "maizes zupa". Estas tiom strange kaj amuze ricevi la nomon de la kuiraĵo en la latva lingvo el malproksima Japanio! Kompreneble, ke por vi Latvio estas malproksima :)
Nu, mi tre miras, ke por vi la aspekto de la latva dolĉaĵo ŝajnas tiom bona, ke vi eĉ ekdeziris manĝi! Jes, ankaŭ por mi ĝi estas bona! Sed mi ja manĝas ĝin ekde mia infaneco. Kaj ĝia bruna koloro por mi estas tute akceptebla.

Barkituro さんのコメント...

Verŝajne, ĉar mi estis malsata kiam mi vidis foton de "maizes zupa"