2008/12/18

mia avo malsanegas

Hieraŭ mia patro telefonis al mi, ke mia avo grave malsanas. Pro scii tion, mi tuj vetruis per aviadilo, de Sapporo al Tokio. Alirinte flughavenon Haneda, de la flughaveno mi vetruis per trajno al stacio Sengaŭa. De la stacio mi prenis taksion al malsanulejo Kjōrin. Tie mi renkontiĝis mian avon. Mia avo pulmitiĝas. Nur kvarono da pulmo funkcias. Li ne povas sufiĉe spiri. Pro tio, masko helpanta spiri vivigas lin. Li almenaŭ vivas.

Por iu, morto estas malproksima. Por alia, morto estas proksima. Mi pensas, ke oni vole povas proksimigi morton kaj malproksimigi morton. Ekzemple "memoru morton" proksimigas morton al ni. Kaj vivo de homo nepre havas finon, sed vivo de homaro estas preskaŭ porĉiama. Pro tio, mi pensas ke vivo de homo troviĝas nur por daŭrado de homaro. Aŭ, morto de homo troviĝas por porĉiameco de homaro. Do homaranismo de Zamenhof estas ĝusta, laŭ vidpunkto de "memoru morton".
kĵr

0 件のコメント: