2008/12/19

otaku-o

Otakuo estas maniulo, kiu mani-ŝatas animeojn kaj mangaojn. Multo da viraj otakuoj amas 2-dimensiajn knabinojn, tio signifas knabinoj en animeoj kaj mangaoj. Kaj ili malamas 3-dimensiajn inojn, tio signifas realaj inoj. Tamen otakuoj ne amas 2D-ajn knabinojn malvirgajn. En fama japana mangao "Kannagi", knabina diino Nagi aperas. Otakuoj ŝatas la mangaon. Sed, kiam otakuoj sciiĝis ke Nagi ne estas virga, otakuoj koleris kaj koleregis al verkisto de la mangao.


knabino kun blua hararaĵo estas Nagi, ŝi estas diino.

Japanoj estas ŝintoistoj. Ŝintoisma vorto "kegare" signifas malpureco. Ekzemple mortinto estas "kegare"-a. Mortigi, buĉi, fosi, peki, seksumi k.t.p. estas "kegare"-e. Diskriminaciitaj homoj "kegare"-e laboris aŭ oni diskriminaciis "kegare"-ajn laboristojn. Ŝintoismaj pastroj en jaŝiroj povas purigi "kegare" sur homoj per "harai" (ŝintoisme ekzorci). Akvujo ĉe enirejo de jaŝiro troviĝas por ke sankta akvo lavas "kegare" de homoj kiuj eniros jaŝiron. Ideo "kegare" forte okupas japanojn ankoraŭ, kompreneble ankaŭ otakuojn.
Kial otakuoj malamas realajn inojn? Ĉar ili kredas ke reala ino estas malpura pro seksumi kun viroj. Do, por otakuoj 3D-aj inoj estas "kegare"-aj. Kaj otakuoj amas kaj ŝatas virgajn 2D-ajn knabinojn kaj virgajn 3D-ajn knabinojn pro iliaj virgecoj. Kaj, se otakuoj sciiĝas ke iu 2D-a knabino ne estas virga, ili pensas ke ŝi perfidis sin. Ankaŭ japanoj krom otakuoj havas ideon "kegare". Se via amika japano malamas ĉiesulinojn kaj ili ne volas uzi manĝobastonetojn kiujn la alia uzis, li/ŝi havas ideon "kegare" kaj li/ŝi estas ŝintoisto. Homoj kiuj havas ideon "kegare" ne volas uzi aĵojn kaj inojn kiuj la alia uzis. Otakuoj en japanujo estas fanatikaj ŝintoistoj kaj virgino-adorantoj. Kaj ordinare otakuoj estas virgaj porĉiam.

kĵr

2 件のコメント:

Viktoro さんのコメント...

Saluton amiko!
Mi ĵus ektrovis vian blogon kaj komencis esplori ĝin. La informo pri otakuoj kaj ŝinto estas tre interesa laŭ mi, ĉar mi iom interesiĝas pri animeoj. Mi nur povas aldoni, ke la stilo de mangaoj kaj animeoj efektive estas io arta kaj eĉ iom mistera, kaj mi mem iufoje sentas ian fascinecon kaj realecon de animeaj personaĵoj. Dankon por via artikolo! Mi plu esploros vian blogon! Fartu bone!

Barkituro さんのコメント...

dankon por via komento kaj via legado.
Ni povas facile trovi la alian ekzemplon pri ŝintoismon en japanaj animeoj. Tio estas di-servistino (miko, 巫女).