2009/01/08

ĉina litero estas interesa

Ĉina litero estas orient-azia ideogramo. Orientazianoj uzis ĉinajn literojn. Sed nun nur japanoj, tajvananoj kaj ĉinoj uzas la literojn. Sed ĉinaj literoj, kiujn japanoj uzas, malsamas al la aliaj kaj ĉinaj literoj, kiujn ĉinoj uzas, malsamas al la aliaj.
Ekzemple, japanoj uzis 国 por montri landon kaj prononcas ĝin kiel "koku" aŭ "kuni". Sono "kuni" estas japaneska prononco kaj sono "koku" originas el la malnova ĉina lingvo. Ĉinoj uzis 国 por montri landon sed ili prononcas ĝin kiel "guo". Kaj tajvananoj uzis 國 por montri landon kaj prononcas ĝin kiel "kok".
Ĉina litero, kiu signifas landon, origine estas 國. Formo de la litero montras armilon en kvadrata muro. "或" montras armilon kaj "口" montras muron. Sed ĉinujo kaj japanujo reformis la literon al 国 post dua mondmilito laŭ aliaj reformaj sistemoj. Sed tajvano ne reformis la literon. Kaj troviĝas ankoraŭ unu ĉina litero, kiu montras landon. Ĝi estas 圀 kaj unu-nura imperiestrino en ĉinujo faris la literon. Oni preskaŭ ne uzis ĝin krom nomo de homo.
Japanoj prononcis 国 aŭ 國 kiel "koku" laŭ malnova ĉina prononco. Nun ĉinoj prononcas ĝin "guo". Aliaj azianoj uzis la ĉinan literon sed nun ne uzas. Koreoj skribis 국 anstataŭ 國 kaj prononcas ĝin kiel "guk". Vjetnamoj skribis quốc anstataŭ kaj prononcas ĝin kiel "kuo".

japano, 国, koku
tajvanano, 國, kok
ĉino, 国, guo
honkongano, 國, gŭok
ŝanhajano, 国, gok
vjetnamo, quốc, kuok
koreo, 국, guk
Krome 語 estas ĉina litero, kiu montras lingvon.
japano, 語, go
tajvanano, 語, gi
ĉino, 语, ju
honkongano, 語, ju
ŝanhajano, 语, nju
vjetnamo, ngữ, gu
koreo, 어, eo
En japanujo, 国語(koku-go) signifas nacilingvo. En tajvano, 國語 (kok-gi) signifas nacilingvo. En koreujo, 국어 (gugeo) signifas nacilingvo. En vjetnamo, quốc ngữ (kuok-gu) signifas nacilingvo. Ĉiuj orientazianoj estas fratoj ligantaj per ĉinaj literoj, civilizaciaj iloj. Sed kulturoj de respektivaj landoj ŝanĝis respektivajn lingvojn.
kĵr

2 件のコメント:

MCG さんのコメント...

Bonega blogo! Gratulojn! Mi vizitos ĝin regule estonte! ありがと!

Barkituro さんのコメント...

dankon, mia amiko