2008/11/04

neĝeto

Hodiaŭ matene neĝetis en la kvartalo Minami en urbo Sapporo, tie kie mi loĝas. Sur kapo de monto Moiŭa, blanka neĝo restas. Kaj vento, kiu sub-blovas de la monto, estas tre malvarma kiel glacia glavo. Mi sentis ke pli kaj pli vintriĝas en Hokajdo.

En tia antaŭtagmeze, mia komptilo finfine ligis interreton. Pro tio mi unue skribas ĉi-tiun artikulon en mia ĉambro. Ĝis hodiaŭ, mi skribis blogon de diversaj retumejoj en Hokajdo. De nun mi multe retumos! Sed tuj trovu laboron.

kĵr

2 件のコメント:

匿名 さんのコメント...

Graturon! Kaj mi deziras ke vi trovu laboron kiel eble plej rapide. Sukceson!

匿名 さんのコメント...

Dankon, s-ro bonulo. mi kredas ke mi povas trovi laboron.